Parto Dua
Filo eniris sian dormejon. Li pakis kelkajn aĵojn kaj ludilojn en sakon. En skatolon, li metis plurajn sandviĉojn kaj manplenon da dolĉaĵo.
Li kuris suben sur ŝtuparo kaj el la kastelo. Li turnis sian kapon kaj vidis la grandan ŝtonan konstruaĵon post si.
Poste, li estis inter arboj. Estis malhela tie, kaj la knabo nervoziĝs. La suno malaperis el la ĉielo. Nokto venis.
Malvarma ventro iris trans lia haǔto. Li rigardis superen al la flava luno.
Io bruis maldekstre. La knabo saltetis, kaj daǔre marŝis. Li aǔdis sonon denove, kaj iris pli rapide. Filo sciis ke besto sekvis vin; la sono estis pli proksima tiam. Post si, la knabo vidis du lumaj verdaj okuloj venantaj.
"AJJJ!" li kriis. Filo kuris kaj kaŝis sin antaǔ arbo. Li spiregis. "Vulpo ĉasas min!" opiniis la knabo.
Kvar piedoj pasis apud Filo. Li restis tie ĝis li ne aǔdis la vulpon, kaj zorgeme staris.
Subite, ungoj forte gratis la kruron de Filo. Li batis la vulpon per lia sako, kaj la besto foriris. La knabo kuŝis sur la tero, dum li ploris.