Parto Unua
Iam estis eta knabo, Filo. Li estis la filo de malafabla reĝo, Bobo, Kiu regis la popolon de granda lando. Ili loĝis en alta kastelo sur monteto. La reĝo laboregigis homojn, pro sia lukso- Tial, la infano ne ŝatis sian patron.
Je unu tago, la knabo koleriĝis kiam li vidis la reĝon, dum li frapis ulon per ligna batilo. "Donu vian monon al mi! Pagu al via reĝo!" kriis Bobo en la vizaĝon de la viro, kiu kaŝis sur la planko. "Aǔ mi daǔre batos vin plu!"
"Kial vi dolorigas min?" demandis la viro. "Mi jam donis monon."
"Pli! Sen via mono, mi ne povas aĉeti novan brilan aǔton."
"Sed sen mia mono, mi ne povas aĉeti manĝaĵon aǔ vestaĵojn por mia familio!"
La reĝo piedbatis la homon unufoje, kaj petegis, "Foriru!" Plore, la viro kuris el la ĉambro.
Filo rigardis la situacion, kaj diris al lia patro, "Vi estas malbonulo! Kial vi punis tiun homon?"
"Ĉar paĉjo bezonas bonaĵojn. Personoj ekzistas por regati, kaj por pagi monon al mi," Bobo respondis.
"Se vi pensas tiel, Mi vivos sen vi, en naturo. Adiaǔ!" La knabo marŝis tra la pordo eksteren kolere.
"Li revenos, post iom da tempo..." opiniis la patro.